30 tagoj en Ĉinio 2004
Filmis, redaktis kaj legas KaGu:-}
La filmo ampleksas 57 minutojn. Tio estas ĝi postulas proksimume 90 Mb da memorloko. Kompreneble ne estas opurtune meti la tutan filmon en la reto. Tial mi dividas ĝin en 10 partoj kiuj ampleksas 6 minutojn. Mi povas stori 3 -4 partojn samtempe en la nova loko. Prove mi prezentos du partojn kiuj ĉefe priskribas la vizito en Pekino.
Mi ja ne estas profesia filmisto kaj krom tio mi ne posedas la ilojn kiujn profesiuloj havas je sia dispono. Mi tamen faris mian plej eblon, por ke la teksto kaj la bildoj kongruu. Se tio kelkloke ne okazas tio dependas de fakto, ke mankas al mi bildojn kun akceptebla kvalito.
Oni devas konscii, ke mi filmis dum kiam mi promenis, tenante la filmkameraon en mia dekstra mano. Do, neniu el la scenoj estas farita kun la kamerao muntita sur stativo. Krom tio: Mi ne povis plani la filmadon ĉar mi ne sciis kion mi ekvidos.
Espereble mia elparolo en Esperanto estas tiel klara, ke oni povas aŭdi la unuopajn vortojn sen helpo de skribita teksto. Tamen por fari la materialon pli utila por progresantoj mi volonte sendos elektronikan kopion de la teksto kun indikoj je minutoj kaj sekundoj kie la sceno troviĝas.
Nu, la ĉefa celo de la filmo ne estas instruado de Esperanto sed memoraĵo pri vizito al Ĉinio kiun mi kaj S-ino Birgitta Anevik faris 2004 La filmo estu eta danko al ĉiuj afablaj homoj kiujn ni renkontis dum nia vizito en Ĉinio.
Kun espero ke ni iam estonte revidos.
Skövde la 21:an de marto 2005
Karl-Gustaf Gustafsson
Kara Gu ( KaGu:-} )
Al parto unu kaj du de la filmo