Kio estas disleksio?
Ricevinte numero unu por 2005 de MONATO la 3:an de februaro (tre bone) mi notis, ke la gazeto enhavas artikolon pri disleksio. Traleginte la artikolon mi unue ŝokiĝis je la enhavo ĉar per la vorto lingvoj super la rubriko DISLEKSIO oni trompe donis al mi la impreson, ke temas pri seriozaĵo. Post dua tralego mi komprenis, ke la artikolo estas celata esti Ŝerco & Satiro.
Eble mi, pro tro malaltnivela scio pri Esperanto, ne kapablas percepti la amuzajn elementojn en la artikolo aŭ kiel la verkinto "Albisturo Kvinke" nomas ĝin eseeto. Se ĝi vere estas amuza, tiam temas pri io kio oni en svedio nomas komiko pri malperfektaĵoj ("lyteskomik" ) ĉu korpa ĉu mensa. Eble mi reagis pro tio, ke mi mem spertas mildan formon de disleksio.
Plej kredeble nek la redakcio de Monato, nek la verkisto de la artikolo spertis la malagrablaĵojn de tio kiun oni kutimas nomi "disleksio". Se estas tiel mi povas kompreni kial la redaktanto de la paĝo "Ŝerco & Satiro" opiniis oportune prezenti la artikolon. La artikolo bedaŭrinde estas tro vereca en sia sinteno rilate al disleksiulojn por ke mi povu klasifiki ĝin esti "ŝerco" aŭ "satiro".
Dum mia tuta vivo mi spertis problemojn literumi ĉu temas pri la Sveda, Esperanto aŭ la Angla kiuj estas la tri lingvoj kiujn mi, je ioma grado, povas uzi por esprimi min pri praktikaj aferoj.
Kelkaj perceptas mian malkapablon literumi senerare kiel "simptomo de ioma disleksio" t.e. oni opinias, ke mi havas "neŭran perturbon en la legado" (laŭ PIV II) kiu indikas, ke ankaŭ troviĝas la vorton "aleksio", kiu estas "organika perturbo de la kapablo legi". Ĉi tiu tre nebula artikolo indikas al la vortoj "agnozio kaj agrafio" kiuj havas klarigojn kiuj similas al "diagnozoj" de malsanoj.
Pro sia iom malserioza sinteno al la fenomeno disleksio la aŭtoro de la artikolo en Monato ne distingas inter disleksio kaj aleksio.
Malkapablo percepri tekstojn kelkfoje estas kaŭzita de perturboj je refraktado en la kristalino de la okulo. La kapablon refrakti la lumradiojn tra la kristalino ofte estas eble korektigi per okulvitroj.
Se oni ne utiligas okulvitrojn la ŝanco ne vidi literumerarojn estas eminenta. kaj do povas kontribui al la malagrablaĵoj kiuj estas kaŭzitaj de disleksio, kiu pli ŝajnas indiki malfunkcion aŭ perturbo en la nerva histo de la cerbo. Evidente aleksio ne estas ekvivalenta je disleksio. Kelkfoje "disleksio" estas kuracata per bonaj okulvitroj.
Je kontrolo kion "aleksio" signifas svedlingve mi konstatas, ke temas pri perdo de legkapablo post ekz. apopleksia ikto kiu povas kaŭzi afazion. Laŭ PIV, afazio estas perturbo de la kompren- kaj/aŭ parolkapablo sen difekto de la aŭd- kaj parol-organoj. Se tiuj organoj estas afliktitaj tiam oni parolas pri "afonio" kiu signifas, ke la homo mutiĝis pro malsano.
Tre grava parto de la nerva histo de la cerbo estas la opta nervo kaj ĝia daŭrigo kiel retino en la okulo. La retino ja estas la loko kie la "filmo" de la ekstera mondo estas eksponata kaj interpretata. Se troviĝas damaĝoj en la retino tiam ne estas eble korekti tiujn per okulvitroj.
Agnozio estas "perturbo de la sentuma (tuŝa, vida, kaj aŭda) rekono de objektoj aŭ de formoj, kaŭzata de cerba malsano. je la fino oni indikas al la vorto "ikto". Agrafio estas " organika perturbo de la kapablo skribi" kaj havas indikon al la vorto aleksio .
Kontrolante la signifon de "ikto" mi trovas, ke temas pri tri diversaj signifoj, Unue la vorto ŝajnas esti uzata por marki la ritmon en poezio, t.e. metrika markilo (signofoj 1 kaj 2). La tria signofo estas "Nomo de ĉiu subita malsaniĝo, precipe en neŭropatologio: apopleksia ikto"
Ĉar miaj problemoj ne estas subitaj mi konstatas, ke ili plej kredeble ne povas esti kaŭzitaj pro "ikto". Do restas la priskriboj, ke mankas al mi kapablon percepti formojn per la okuloj, t.e mi eble suferas de "agnozio" aŭ de "agrafio" (mia manskribo tre ofte estas tute nelegebla por aliaj homoj kaj por mi post 4 tagoj, kiam mi malmemoris kion mi skribis.)
Aliflanke, se mi estas tre atenta mi kutime povas krei manskribojn kiuj estas bone legeblaj por iu ajn, se mi vere koncentriĝas je la skribado. Do, mi ne povas suferi de agrafio aŭ agnozio ĉar la komenca litero "a-" de tiuj vortoj indikas kompletan foreston de la kapablo indikita, sed eble nur je tute "normala" mallerteco aŭ eble maldiligenteco kiam mi skribas aŭ desegnas figurojn.
Tio igas min cerbumi pri mia t.n. "ioma disleksio". (La diagnozo ne estas malkredebla ĉar "dis-" indikas nur perturbon, ne kompleta perdo, de la kapablo indikita.)
Tre interesa afero estas, ke mi sufiĉe facile observas kiam aliaj homoj faras erarojn sed multfoje ne observas miajn proprajn. Ĉar mi mem ne povas liveri ĝuste literumitajn tekstojn mi hezitas atentigi aliajn homojn pri iliaj literumeraroj.
Mi kompreneble povas utiligi programon kiu atentigas (avertas) min pri miaj eraroj. Bedaŭrinde, kelkfoje erare literumitaj vortoj estas identaj kun ekzistantaj vortoj. Ekz. "Mi ŝanĝas miajn monerojn al svedaj kronoj" pro eraroj en la literumado facile povas estiĝi "Mi sangas miajn monerojn al svedaj kornoj". Ekzemplo, kiam temas pri la angla, estas la vortoj God kaj good. "You have done a god job" certe estas ridindiga por tiu kiu posedas nedifektitan kapablon legi kaj skribi la anglan lingvon.
Bedaŭrinde la literumkontrola programo kutime ne povas percepti tiajn erarojn.
La problemoj kaŭzitaj pro mia "ioma disleksio" kaŭzas, ke mi ĉiam dubas ĉu mi literumis la vortojn ĝuste kaj ĉu mi rajtas / kuraĝas partopreni en diskutoj pri la lingvo Esperanto?
La lingva kompetenco de la partoprenantoj en la diskutgrupo soc.culture.esperanto estas tre varia. Troviĝas tiuj kiuj ŝajne scias la respondon de ĉiuj demandoj kaj tiuj kiuj prezentas tre strangajn opiniojn kaj konsilojn al la demandinto.
Bedaŭrinde la diskutantoj ne ĉiam maldeviias je la temo sed komencas ĵeti malafablecojn kontraŭ unu la alian. Nu, mi suspektas, ke temas pri junaj personoj kiuj ankoraŭ ne kreis al si pozicion en la esperantokomunumo kaj tial sentas, ke ili devas "instrui" la ceterajn ke ili estas "idiotoj" se oni ne komprenas la memklaran logikon en la asertoj pri la uzo de unuopaj vortoj.
En la diskutgrupo news.Soc.culture mi trovis jenan eldiron en fadeno kun la rubriko Novbakita …
"-
Mi demandas min kelkfoje, chu la respondeco, kiun oni havas, instruante kaj ekzempligante al komencantoj la "bonan lingvon", devus malpermesi al oni, instrui kaj tro paradigi siajn privatajn idiolektojn.Liberecon en sia propra lingvouzo, la alpreno de apartaj dirmanieroj, povas okazi nur el pozicio, kiu sufiche klare superrigardas la lingvon, ghiajn cheftendencojn, ghian historion, ghian evoluon, ghian aplikadon pere de la "bonaj verkistoj" ktp.
Instrui do nenorman Esperanton al komencantoj rekte malhelpas al la akiro de tiu libera kaj superrigarda starpunkto. Ghi signifas en lasta konsekvenco fraudi la komencantojn pri Esperanto. Fraudo estas malestiminda krimo, kaj tial mi malestimas la supran reagon de Rafio*). -"
*)"Rafio" opinias, ke oni povas (rajtas) diri "danke" anstataŭ "dankon".
Eĉ se la partoprenantoj en la diskutgrupo soc.culture.esperanto ne estas iaj aŭtoritatoj rilate al la praktika uzo de Esperanto la komento pri la opinio de "Rafio" igis min iom cerbumi pri mia propra agado por Esperanto.
Mi ne estas rekta membro de UEA pro tio, ke mi mi abomenas la sintenon de kelkaj el ĝiaj reprezentantoj. Mi ne menciu apartajn personojn aŭ okazintaĵojn. Sufiĉas mencii, ke mi ĝenerale opinias ke UEA estas malefika organizo pro siaj internaj kvereloj dum pasintaj jaroj. Estas eble, ke mia takso de UEA estas maljusta, tamen tia estas mia impreso.
Ĉar mi fakte opinias, ke Esperanto estas tre efika rimedo por internaciaj kontaktoj mi decidis agi sendepende de iu ajn organizo (krom esti membro en loka E-klubo).
Mi ekz. aliĝis kiel "korektanto" por la koresponda kurso "FEC" kiun eldonas ELNA. En ĉi tiu kazo mi plej ofte devas uzi la anglan lingvon kiam mi faras komentojn pri de mi observataj eraroj en la taskoj (Feliĉe oni disponigis al mi "modelajn" respondoj por la taskoj en FEC kaj tial mi ne povas fari tro grandan damaĝon. Mi ĉiam faras referencon al tiuj modelaj solvoj kiam mi observas erarojn.)
Mi ankaŭ helpas kelkajn personojn, ĉefe el Danlando, Svedio kaj Norvegio, kiuj komencas studi Esperanton per KURSO de Carlos Alberto Alves Pereira.
La supra citaĵo el news.soc,culture.esperanto = SCE fakte naskigas la demandon: Ĉu estas tempo, ke oni malpermesu "bonintencaj diletantoj" sen ĝustaj kvalifikoj agi en la sama maniero kiel mi faras?
Mi ne havas edukadon instruistan, mi suferas de "ioma disleksio", kaj krom tio: Mi ne estas aktiva membro de la ĉefaj organizoj por Esperantistoj kaj tial mi ne konas "ĝiajn ĉeftendencojn".
Kiam mi komencis studi Esperanton oni diris al mi, ke nur troviĝas 16 senesceptaj reguloj en la gramatiko kaj, ke ne troviĝas "duoblaj konsonantoj" en la lingvo. Pro miaj malfacilaĵoj pri duoblaj konsonantoj en la Sveda kaj la Angla mi naive pensis ke: Esperanto estas la solvo.
Hodiaŭ mi devas konstati, ke troviĝas aliaj malfacilaĵoj en la lingvo Esperanto. Malfacilaĵoj, kiujn mi je ioma grado sukcesis majstri. Bedaŭrinde montriĝas, ke ĉiam naskiĝas novaj problemoj kiam la pli spertaj partoprenantoj en SCE komencas diskuti la enhavon de la gramatiko de Esperanto kaj referencas al gramatikaj terminoj pri kiuj mi neniam aŭdis.
El tiuj diskutoj estiĝas pli kaj pli klare, ke la gramatiko de Esperanto ne konsistas el 16 reguloj sed el abundo da "reguloj" derivitaj el naciaj gramatikoj. Kiam mi unuafoje okulumis la libron "Plena Analiza Gramatiko de Esperanto de K Kalocsay kaj G Waringhein mi komprenis, ne la enhavon de la libron sed, ke la 16 regulojn kovras diversajn gramatikajn aferojn kiujn lingvistoj ordinare distingas per specialaj (plej ofte nacilingvaj) terminoj. Ŝajne estis tute necese fari profundan analizon de la malgranda gramatiko de Esperanto por montri, ke ĝi fakte kovras ĉiujn necesajn elementojn en vivanta lingvo. Tiu libro donis al mi la konvinkiĝon, ke Esperanto estas kompleta lingvo kaj ne iu rapide kompilita galimation.
Pro tio, ke la lingvo Esperanto estas prezentita kiel "tre facila" kaj "apartenanta al neniu, sed al ĉiu", ŝajnas, ke sufiĉe multe da uzantoj de la lingvo opinias, ke estas permesate ja eĉ necese trakti la lingvon kiel bona sed "plibonigeenda" lingvoprojekto en kiun oni rajtas enmeti nacistilajn parolturnojn kaj novajn vortojn je siaj propraj preferoj . Kelkfoje ŝajnas, ke la "plibonigistoj" gajnas terenon, sed post iom da tempo la opinipendolo komenciĝas svingi je la alia direkto.
Esperanto kaj "ĝiaj ĉeftendencoj"
Kie eblas trovi tiun valoran gemon? Unu ebleco estas legi librojn. Plej ofte oni referencas al verkoj de aŭtoroj kiel Wiliam Auld kaj Majori Boulton kaj aliaj eminentaj aŭtoroj kiuj verkis rekte en Esperanto. Sendube personoj kiel tiuj liveris altkvalitajn literaturaĵojn, tamen ĉu ili indikas la "ĉeftendencojn" en la lingvo? Parte jes kaj parte ne.
Jes, ĉar ili certe uzis kaj uzas modelan Esperanton. Ne, ĉar okazas grandajn ŝanĝojn en la lingvo Esperanto pro novuloj kiuj utiligas la lingvon en sia propra maniero. Eble tiuj novuloj estas la indikiloj al la "ĉeftendencoj" en la lingvo.
Kelkfoje mi legas admonon, ke la Akademio de Esperanto faru deklaracion pri tiu aŭ alia afero. Mi konstatis, ke la Akademio tre malofte faras eldirojn. Jen unu el la eldiroj / konkludoj kiujn oni disponigis en la reto.
"Oni ne uzu "dankema", kiam ne temas pri konstanta emo al danko, sed pri la momenta manifestiĝo de danko pro konkreta servo oni simple uzu "danka". " (H. A. de Hoog.Junio 1973)
Tiu regulo tre malofte estas obeita. Persone mi senhezite uzas la vorton dankema kiam mi ekz. petas pri helpon en la reto. Ekz. "Mi estus tre dankema se iu volus helpi min traduki jenan tekston al la angla."
La konsilo / deklaro de la Akademio estas bazita je la esprimmaniero de LL Zamenhof kaj kiel vi vidas la eldiro estas farita 1973 kaj pro tio ĝi ne donas ian respondon pri la "ĉefaj tendencoj" hodiaŭ.
Mi ankaŭ esploris la reton per "Google" kaj konstatas ke "dankema" estas uzata en 637 artikoloj kaj "danka" en 661 artikoloj. Bedaŭrinde mi nek havas tempon nek intereson tralegi ĉiujn artikolojn por trovi kia estas la "ĉeftendenco" de la uzo de "danka" kaj "dankema".
Jen du ekzemploj de la uzo trovita en la reto:
"edukado.net ... 2004-11-01 Takso: Komento: Tiaj lerniloj ĉiam donis al mi problemojn kaj mi estus danka se vi sendus al mi la respondon. Eble hodiaŭ mi estas iomete pli ... "
"... Por helpi al mi plenumi mian enketon pri tiu plendo, mi estus dankema, se la Komisiono povus respondi al la ĉi-subaj demandoj: (a) Kiuj eventualaj obstakloj ... lingvo.org/eo/4/1082 - 4k - - "
Serĉante ekzemplojn kie oni uzas la vorton "danke" anstataŭ "dankon" mi konstatas, ke ne troviĝas tiajn ekzemplojn se oni utiligas Goglon. Tamen en REVO (Reta vortaro) mi trovis jenan ekzemplon:
dankeZ (tr)
danke la intervenon de tiu vortoZ.
danke al (prepoziciaĵo) la helpo de iu, pro la bona efiko de io: danke al mono, kiun ŝi heredis de sia baptopatrino, ŝi traveturis Hindion.
Eble REVO estas la plej bona fonto kiam oni serĉas la "ĉefajn tendencojn" de la lingvo Esperanto. Alia fonto estas PMEG en kiu eblas trovi bonajn klarigojn kiuj ne estas spicitaj per gramatikaj terminoj sed pli klarigas per ekzemploj kiujn mi kutime povas kompreni.
Pro la multaj "novaj reguloj", kiujn oni derivis el la 16 reguloj de Esperanto, la lingvo nun estas proksimume same malfacila kiel iu alia lingvo.
Multaj "lingvistoj" moke konstatas ke Esperanto "ne estas lingvo", kelkaj opinias ke ĝi estas io kio la kato trenis en la domon, kelkaj nomas la lingvon "Pig Latin". Tiuj "lingvistoj" kompreneble rajtas havi siajn opiniojn. Fakto restas ke Esperanto savis min foruzi tempon lerni lingvojn kiujn mi tre malofte uzas. Mi estas eterne danka ke mia amiko en ĉinio ne postulas, ke mi lernu la ĉinan.
Jen ses ĉinaj ideogramoj kiujn mi, pro mia malkapablo tuj percepti detalojn, perceptas kiel preskaŭ identaj
伏 fu2, 休 xiu1, 伓 bei? ,仸 yao?, 件jian4, 仹 zhu4?, 仹 feng?
Mi tial kredas, ke ankaŭ ĉinoj kun malbona vidkapablo aŭ suferanta de ioma disleksio havas problemojn legi kaj skribi sian lingvo. Mi trovis 47 diversajn ideogramojn kiuj havas la nomon yao.
10 estas elparolata laŭ tono1, 20 elparolataj laŭ tono2, 8 laŭ tono3 kaj 9 laŭ tono4.
Krom la abundeco da malsamaj ideogramoj kun sama nomo ŝajnas, ke ekz. la ideogramo 仹 estas elparolata plurmaniere. Vi nun eble komprenas kial mi estas eterne dankema ke mia amiko en Ĉinio uzas Esperanton anstataŭ postuli, ke mi lernu la ĉinan. Vi tamen atentu ke mi opinias ke la Ĉina lingvo estas tre intereza lingvo kiu vere meritas studadon kondiĉe ke oni loĝus en Ĉinio.
***
Mi kompreneble bonvenigas atentigojn pri literumerarojn kaj gramatikajn erarojn kiu certe abundas je zorga analizo de la teksto. Mi klopodis igi la tekston senerara kaj laŭ mia propra kapablo kaj helpe de la programo Simredo4 al kies aŭtoro mi volas esprimi mian dankemon pro tre interesa kaj utila helpilo por tiuj kiuj suferas de "ioma disleksio" (kio tio nun vere sidnifas.)
Skövde la 7:an de februaro 2005
KaGu:-}