Fato pli akra ol morto.

  aŭ

 La stranga fato de s-ino Skolda

 Rakonteto de Linnea Bergå / tradukita al Esperanto de Eugeno Stasson

 

 

Okazis flustra flustrado en la idilia libertemp-loko ĉe la maro kiam ni  alvenis tien. Mi ekhavis antaŭsenton, ke io terura okazos. Sed kio? Baldaŭ mi komprenis. Oni flustris pri la ege malagrabla kaj riproĉema sinjorino Skolda, kiu kutime incitis febron en la galo je la someraj gastoj! Kaj mia sento pri la estonta malagrablaĵo praviĝis. Je la ĉiujara somera festeno la malagrabla oldulino malaperis. Nur mi  komprenis kio okazis.

Iu iras trans mia tombo, tiel diris mia avino ĉiufoje kiam ŝi ekhavis  malbonajn antaŭsentojn. Tiam ŝi kutime ekis timtremi tiel, ke estiĝis anserhaŭto sur ŝiaj brakoj.

Precize tio okazis al mi kiam mi sunbanis  min sur la plaĝo ĉe la maro.  Estis la plej varma tago ĝis tiam ĉi somere. Spite al tio mi frotstotremis. La malagrabla sento estis tiel forta, ke mi sentis, ke miaj nukharoj hirtiĝis kiel peniko.

 - Kio okazas al vi? demandis mia edzo Mato. - Ĉu vi frostotremas, hodiaŭ kiam estas tiel varme? Li rigardis al haŭto sur miaj orbrunaj brakoj kiuj estis plenaj je nodetoj kaj tial aspektis kiel anserhaŭto.

 - Okazos io terura ĉi somere. Mi havas malbonajn antaŭsentojn. Mi vidis, ke  mia aŭguro kaŭzis komencon de rideto je liaj lipoj kaj tial mi aldonis:  - Ne diru, ke temas pri fantaziaĵo, kaj fiksrigadis lin rekte en la okulojn.

 - Vi tre bone scias, ke mi tre ofte pravas pri miaj antaŭsentoj, kaj daŭrigis. - Ĉi foje la antaŭsento estas tiel forta, ke mi preskaŭ povas vidi tion, kio okazos.

 -Kio okazos? diris Mato kaj provis ne rideti. Ĉu estas ŝtormoj aŭ uraganoj  survoje? Post momento li diris kun larĝa rideto: Aŭ ĉu eble temas pri  tertremoj aŭ neĝlavangoj?

 -Vi ŝercas, mi diris kun severa mieno, tamen tiu kiu vivos tiu vidos.

 -Ne diru, ke Svedio estos venkita je la sabata matĉo, li diris ŝerce. Li  tamen tuj silentiĝis kiam li vidis mian severan mienon. - Vi ŝajne estas sincera. Kio do okazos?

 - Murdo! mi diris lakone kun kalma voĉo.

La sento, ke ĉio ne estas en bona  ordo en nia libertempa vilaĝo, estis sentebla tuj kiam ni alvenis.  Susuris  de klaĉado kaj onidiroj en la vilaĝo. Klaĉado ne estis io nova en ĉi tiu  vilaĝo, tamen ĉi jare la tono estis malbonaŭgura.  En la malgranda vendejo oni ĉesis interparoli kiam ni envenis. La homoj ĉirkaŭrigardis kaj  kraĉotuŝetis kaj petis la gazeton de la vendisto. Ni ankaŭ observis kiel  grupoj da homoj arigis sur la kaja ŝtonpavimo en la boathaveno. Oni  interparolis kun la kapoj klinitaj unu kontrau la alia, tamen kiam ni  proksimiĝis oni salutis afable kaj komencis paroli pri neŭtralaj aferoj kiel  la vetero. Io estis okazonta, tio estis evidente.

 Mato kaj mi antaŭ nelonge iĝis domposedantoj en la vilaĝo kaj ni komprenis, ke daŭros iom da tempo antaŭ ol oni  tute  akceptis nin kiel membroj en  la vilaĝa societo. La vilaĝo situas en ege bela regiono apud la maro kun multaj insuloj en la apuda arkipelago. La domoj estas je variaj aspektoj kaj tre ĉarmaj. Ĉiu jare ni aranĝas mezsomeran festenon kun diversaj amuzaĵoj sur iu el la foraj insuloj.  Je tiu festeno ni kunportas bongustajn pladojn kaj trinkaĵojn. Ni ege ŝatas la vilaĝon.

 La tagon  post kiam mi spertis mian malagrablan antaŭsenton mi volis  esplori pri kio temas. Tial mi diskrete kaŝiris en la vendejo kaj sukcesis auskulti kelkajn frazojn de ekcitita interparolo inter kelkaj viroj.

 - Damne, nun la mezurujo de pacieco estas pli ol plena, diris unu el la viroj.

 - Mi samopinias! Denunci al la polico, ke okazis krimo kontraŭ la leĝo pri  fiŝkaptado. Kia porkeca sinteno. Ni ja ĉiam fiŝkaptadis tute laŭ nia plaĉo, diris alia viro.

 Mi kaŝis min malantaŭ stokbretaro kaj tial mi ne povis vidi la interparolantojn.

 - Ĉu vi aŭdis, diris unu el la viroj, ŝi minacis la nepon de Petronio per  plumberpafilo?

 Jes, iĝas pli kaj pli malagrable. Mi opinias, ke estas tempo fari ion pri la afero, diris la viro kiu parolis unue.

Jes,  ŝnurego kun peza ŝtono por dronigi ŝin, diris iu el la parolantoj kaj  ridaĉis. Estiĝis mallonga silento kiu daŭris unu aŭ du sekundoj antaŭ ol virvoĉo diris severtone: Ankaŭ mi pensis, ke ni faru ion similan ĉar nun ŝi pasis la limon.

La pordo de la vendejo klake fermiĝis. Spite ke mi rapide eliris el la vendejo mi ne povis vidi kiuj estis la viroj kiuj interparolis malantaŭ la stokbretaro.

La interparolo tuj kondukis miajn pensojn al ebla murdoviktimo en la vilaĝo. Virinaĉo kiun ĉiuj malŝatis . Ŝi metis sian nazon en la aferojn de iu ajn. Ŝi ĉiam alparolis la vilaĝanojn en skolda maniero per sia akra voĉo. Ne, la riproĉema sinjorino Skolda vere ne estis agrabla persono. Mi kaj Mato cerbumis ĉu ŝia agmaniero eble devenas de la fakto, ke ŝi vivas en tragika soleco. Ni, kiuj ja estas sufiĉe junaj, tamen neniam estis trafita de la kolero de sinjorino Skolda. Ŝi almenaŭ ne minacis nin per plumberpafilo.

 Dio mia! plumberpafilo ... . Ĉu la oldulino freneziĝis, pensis mi.

Mi rapide iris hejmen kaj rakontis al Mato kion mi auskultis en la vendejo kaj asertis ke mi nun estis tute certa ke okazos murdo. Mi ankaŭ asertis, ke plej kredeble la viktimo estos sinjorino Skolda. Mato skuis sian kapon kaj diris en moka tono kun moka rideto, - Se vi jam aŭskultis tri eblajn murdistojn interparoli kaj scias precize kiu estos la viktimo, mi nur volas scii je kiu tago kaj je kiu horo por ke mi povu indiki tion al la gazeto.

 Mi ne havis emon ŝerci, male, kaj tial mi nur ripetis: Vi vidos, vi vidos  ...

Je la tago por nia somera festeno miaj malbonaj antaŭsentoj estis tiel fortaj, ke mi iĝis tute certa ke la murdo okazos dum nia festeno.

Estis belega tago. Sinjorino Skolda vigle kaj bonhumore prizorgis diversajn aferojn kiujn ŝi opiniis farendaj  ĉe la kajo kaj sur la boato per kiu ni veturos. Por soleni la tagon ŝi estis vestita en robo ornamita per bildoj de fiŝoj, kolĉeno el konkoj, la kaphararo estis aranĝita kiel birdonesto. Sub la nestosimila nodo de haroj pendis fiŝo farita el plasto. La fiŝo donis impreson, ke ĝi estas vivanta,  ĉar ĝi moviĝis je ĉiu paŝo. Ĉio indikis, ke la vespero estiĝos memorinda.

Komuna kantado, veturo per la boato kaj  la bufedo sur insulo okazis sinsekve. La vespero estis agrable varma kaj la lunlumo speguliĝis je la kalma akvosurfaco.  Post la mangado mi bezonis viziti la primitivan necesejon. Ekster la neceseja dometo staris longa vico da homoj. Sur benko apud la dometo troviĝis akvositelo kun ĉerpujo kaj lavabo. Sinjorino Skolda staris apud mi en la atendvico kaj ŝi informis min laŭte per sia akra voĉo, ke unue, ŝi  amas birdojn, speciale mevojn, due malamas kriantajn junulojn kiuj timigas la mevojn dum kiam ili kovas siajn ovojn, kaj trie malŝatas fiŝistojn kiuj ŝtelas la manĝon por la mevoj. Ŝi diris tion "nur pro tio, ke  _mi_ sciu ŝian opinion".

Finfine sinjorino Skolda aŭtoritate diris, ke ŝi certe ne intencis atendi en la neceseja atendvico. La tuta naturo ja estas je ŝia dispono. Lavi sin ja fakte estas eble fari en la maro

La plej lasta mi vidis de ŝi estis kiam ŝi malaperis trans la rokoj kun la artefarita fiŝo svinganta sub la hararnodo  simile al mano kiu signas adiaŭon.

 Mi persiste restis en la vico kaj pensis, kiam granda mevo kriante flugis super mia kapo, ke ĝi certe serĉas ion por manĝi. Tamen samtempe mi perceptis la kriadon malbonaŭgura.

 Ni rimarkis, ke sinjorino Skolda malaperis nur kiam estis tempo por la demando konkurso, kiun ŝi neniam antaŭe maltrafis.  Ni vokis ŝin. Ni serĉis ŝin sed ne povis trovi ŝin ie. Fine ni ĉiuj timiĝis. La insulo estas malgranda kaj la serĉado estis finfarita post tre mallonga tempo. Krom nia boato ne troviĝis aliaj. Ni devis akcepti la fakton: Sinjorino Skolda estis malaperinta.

Ni arigis en la festejo kaj raportis pri la rezultoj de nia serĉado. Neniu  trovis spuron de sinjorino Skolda. Ni ĉiuj sidis tie kun severaj mienoj kaj iom palaj kiam frapis je la pordo. Kiam ni malfermis la pordon  ni vidis severe damaĝitan fiŝon sur la planko de la altano. Estis la fiŝo de sinjorino Skolda, tiu kiun ŝi portis pendanta en sia hararo.

 - Ŝi estas murdita, mi ja sciis, ke tio okazos kaj nun la murdisto ĵetis la fiŝon al la altano kiel signo de lia malestimo. Mi ne estis konscia ke mi parolis.

 - Tio ĉiukaze indikas, ke la murdisto ankoraŭ troviĝas sur la insulo, diris iu kiu sidis en  mallumeta angulo de la ejo. La silento en la festejo estis same densa kiel la mallumo ekstere. La radiado de timo flirtis kiel la flamoj de la kandeloj en la ĉambro.

Helikoptero kun policanoj surteriĝis sur la insulon Mevŝero post kiam ni  telefone informis la policon pri la malapero de sinjorino Skolda. Polica komisaro eniris la ejon kaj diris ordone: - Fermu ĉiujn pordojn.

Komenciĝis longa nokto. La subuloj de la komisaro povis baldaŭ raporti, ke oni trovis la kadavron de sinjorino Skolda je mallonga distanco for de la ankrejo de nia boato. Oni konstatis, ke ŝi mortis pro tio ke io akra kaj pika penetris ŝian nukon je la bazo de la kranio. La cirkonstancoj tamen indikis, ke ŝi estis murdita aliloke ol kie oni trovis la kadavron kaj ke la kurentoj en la maro transportis ŝin al la loko kie oni trovis ŝin. Oni ankaŭ konstatis, ke sur la insulo troviĝas nur ni, la la partoprenantoj de la festeno, kaj la policanoj.

 La policanoj pridemandis ĉiujn. Montriĝis ke pluraj partoprenantoj havas motivon por mortigi sinjorinon Skolda kaj ankaŭ ebleco fari la krimon. Tamen, nerefutebla fakto estas, ke ni ĉiuj estis en la festejo kiam la plasta fiŝo estis ĵetita sur la altano de la  domo kiel rikana  pruvo pri la murdo. Oni ne trovis ion kio povis esti la murdilo. Ni do forlasis la insulon sen solvo de la murdenigmo.

Unu semajno poste la enigmo ankoraŭ ne estis solvita. Neniu bedaŭris la foreston de sinjorino Skolda. Eble estis nur mi, kiu havis indulgajn pensojn  pri ŝi. Ŝiaj lastaj vortoj ja malkaŝis al mi, ke ŝi estis protektema kaj je la bestoj kaj je la medio kaj ke tiu protektemo igis ŝin minaci la bubojn per la plumberpafilo.

Mato staris ĉe la marbordo kie li fiŝkaptis ĵetante trenhokon en la maron per sia vergo dum kiam mi sidis sur nia altano absorbita de miaj pensoj.  Je nia granda surprizo Mato sukcesis kapti grandan kaj fortan ezokon. Mato tuj komencis detranĉi la voston kaj la kapon  kaj forigi la intestojn de la fiŝo.  Post kelkaj minutoj li estis ĉirkaŭata de akre kriantaj mevoj  kaj laroj. Mi ekhavis la impreson, ke la birdoj informis unu la alian ke: - Jen manĝo, jen manĝo.  Mevbirdoj ja estas manĝavidaj estaĵoj.

Mato ĵetis la intestojn kaj fiŝerojn al la mevoj. Kiam li ĵetis la kapon de la ezoko aeren mi vidis kiel la plej granda el la mevoj plonĝis je surpriza rapideco kontraŭ la kapo de la ezoko. Nur sekundo poste ĝi fikspikis la fiŝkapon sur sia beko. Subite mi komprenis ...

Per mia imago mi vidis kiel sinjorino Skolda mortis. Estis preskaŭ kiel filmo. Mi vidis sinjorinon Skolda kliniĝante ĉe la marbordo lavante siajn manojn post la "vizito al la naturo", kiel la plasta fiŝo en ŝia hararo svingis tien kaj reen kaj kiel la manĝavida mevo plonĝis por kapti la fiŝon kaj kiel la akra mevbeko penetras la nukon de Sinjorino Skolda ĉe la bazo de la kranio. Sinjorino Skolda tuj mortas kaj falas en la akvon kie la kurentoj transportas ŝian kadavron al la loko kie la policistoj retrovis ŝin.

Ĉio ŝajnis tiel memklara kiam la enigmo estis solvita, almenaŭ laŭ mia  opinio. Tamen, ĉu la polico akceptos,  ke la murdisto estas ulo kun flugiloj, murdisto kies sola motivo estis manĝavido? Se ne, tiam la enigmo pri la morto de sinjorino Skolda restos sen solvo.

ooo