Averto!
Ĉi tiu artikolo traktas memklaran aferon, kiun oni ne bezonas diskuti. La litero Ŭ estas kaj restas konsonanto laŭ la informoj en la Fundamento de Esperanto. Tio sufiĉas.
La fundamenta uzo de la litero Ŭ.
Ja estas konate, ke kelkfoje okazis viglajn, ja eĉ kolerajn
diskutojn pri la gramatiko de Esperanto.
Kiam oni volas konvinki iun pri sia opinio, pri iu specifa gramatikaĵo, kutime oni
referencas al "La Fundamento". Okazas, ke oni substrekas, ke la 16 reguloj
ja ne kovras la tutan gramatikon. Laŭ mi la regularo kovras la tutan
gramatikon, tamen multaj homoj ne tuj povas transformi la regulojn al praktikaj
ekzemploj.
Tial la kreinto de la lingvo, LL Zamenhof, donis ekzemplojn en la ekzercaro, kiu
ampleksas 42 paragrafojn. Ĉiu paragrafo traktas specifan parton de la gramatiko
kaj donas ekzemplojn kiel oni apliku la regulojn.
Antaŭ kelke da tempo oni diskutis la uzo de la litero Ŭ en la novaĵgrupo
soc.culture.esperanto. Pro la diskuto mi konsultis la Fundamenton de Esperanto.
Jen la rezulto de mia analizo.
La ekzercaro unue donas la nomojn de la unuopaj literoj. En tiu parto ne estas
menciata io pri uzo de la litero Ŭ, nur ke ĝia nomo estas ŬO. Tio estas, la
nomo de la litero Ŭ ne estas indikita per unuopa litero, kiel estas la vokaloj
a, e,i,o kaj u. sed ĝia nomo estas donita helpe de la vokalo "o". Do el tio
mi konkludas, ke la litero estas konsonanto. Plej ofte konsonanto/j bezonas
apogon de vokalo por ke ili estu facile elparolataj. Ekz. ne "trb" sed "trabo".
Je diskuto pri la uzo de la litero Ŭ iuj opinias, ke ĝi estas uzebla kune kun konsononato. Iuj
referencas al la fakto, ke ne estas menciita en ĉiuj tradukoj, ke la litero Ŭ
estu uzata nur post vokalo por formi diftongon.
En la franca tradduko de la 16 punkta regularo oni indikas, ke la litero Ŭ estu
elparolata laŭ la literkombino "au" en la germana vorto "laut".
La angla traduko mencias, ke la litero estas uzata en "diphtongs" (diftongoj).
En la germana oni indikas, ke la elparolo de "u" ( en mia ekzemplero la hoko
mankas) estu simila al la elparolo de la "u" en la vorto "glauben". Parenteze
estas menciita, ke la litero: "wird nur nach einen Wokal gebraucht" t.e. la
litero estu uzata nur post vokalo.
En la rusa traduko oni ŝajne indikas, ke la elparolo estu laŭ la "au" en "kaufen"
kaj en "laudo". Ŝajne necesas doni pli longan kaj pli komplikan klarigon pri la
elparolo kaj uzo de la litero "Ŭ" en la rusa traduko ol en la tri aliaj.
En la pola versio nur estas menciita, ke Ŭ" estas (krotkie) kaj ŝajne ne
troviĝas ian indikon al modelaj vortoj kiam temas pri la elparolo de la litero
Ŭ.
Do, almenaŭ tri tradukoj de la gramatika regularo indikas, ke la litero Ŭ
estu uzata nur kune kun vokalo. Bedaŭrinde mi ne konas la polan lingvon, tamen
mi divenas, ke tiu traduko ne indikas modelajn vortojn por la elparolo ĉar "krotkie"
eble donas tiun informon al tiu kiu regas la polan lingvon.
Je kontrolo de la "Universala Vortaro", kiu estas parto de la fundamento, ŝajnas al mi, ke la indikoj pri nura uzado kune kun vokalo estas klare indikita per la vortoj kie la litero Ŭ troviĝas.
Jen tri,
el multaj ekzemploj, de la kombino "aŭ": adiaŭ, alaŭd' kaj almenaŭ. Kaj, jen la
unu nura ekzemplo de la literkombino "eŭ": leŭtenant'. Krom tiu vorto mi nur
povas memori la vorton Eŭropo kaj tiuj vortoj kiuj estas enkondukataj per la
afikso eŭ- en NPIV. Do, laŭ la ekzemploj en la fundamento mi konkludas, ke
la litero Ŭ nur estas uzebla en kombino kune kun la vokaloj a kaj e.
Ĉar Ŭ ja estas konsonanto ĝi, laŭ mia opinio, povas esti uzata kune kun iu ajn vokalo, do
kombinoj kiel ŭa, ŭe, iŭ, oŭ kaj uŭ povas esti uzeblaj se oni bezonus tian
kombinon por fari esperantan vorton. Krom tio, mi multfoje cerbumis kial LLZ ne
uzis la saman "tegmenton" por ĉiuj supersignitaj literoj. Li ja
povus esti elektinta la literon "Û" anstataŭ "Ŭ".
Ĉu eble povas esti tiel, ke LLZ elektis la kurban formon pro tio, ke li volis
imiti la sistemon per kiu oni markigas notokombinojn en partituro kiuj estu
kunludata, t.e. muzikaj "diftongoj". Se estas tiel la hoko super Ŭ ja donas
prozodian informon.
La diskuto en soc.culture.esperanto pri la litero Ŭ ŝajne estiĝis pro tio, ke iu volas transskribi la
nomon de la lando kiun oni en Svedio nomas "Guatemala" per "Gŭtemalo" anstataŭ
per "Gvatemalo" kiu estas la oficiala tanskribo .Mi rimarkis, ke homoj iom fuŝas
la elparoladon de "Gua" tiel, ke la sono similas al "Gv". Do al mi la oficiala
solvo ŝajnas bona.
La litero Ŭ ŝajnas kaŭzi aliajn problemojn por kelkaj personoj ĉar oni utiligas la
literon "W" kiel substituto por ŭ. La interesa afero estas, ke tiuj personoj
utiligas h- aŭ x-kombinojn por ĉiuj aliaj supersignitaj literoj. Mi demandas
min, kial oni ne uzas la kombinon uh aŭ ux anstataŭ la duoblan vo-on. Laŭ mi kaj
w, kaj ux estas eraraj rilate al la reguloj menciitaj en la Fundamento. LLZ ja
mencias, ke oni uzu la literon "h" por anstataŭigi la supersignon je ĉiuj
supersignitaj literoj krom la litero "Ŭ" kiun oni rajtas uzi sen la supersigno.
Nu, se oni nepre volas indiki, ke temas pri ŭ kaj ne pri u tiam oni prefere uzu
la "uh" kombinon.
ooo