Ĉu vi parolas kreke?
Ĉiuj fabeloj kutime komencas per la vortoj: Estis iam!
Multaj homoj opinias, ke tia komenco estas teda kaj tial komencas la rakonton en alia maniero.
Ekzemple: Estis lunde je la tria horo kaj 'nia heroo' komencis promeni en la direkto de la najbara urboplaco, t.e. la plej proksima urboplaco.
Ankaŭ mi survojis al la sama urboplaco, kiam mi ekvidis 'nian heroon'. Mi ankaŭ vidis, ke najbaro de 'nia heroo' salutis lin kaj ke ili ekinterparolis. Mi aŭdis, ke la najbaro demandis "nian heroon" pri la koboldoj, kiujn li kolektas en sia ĝardeno.
Parolante pri koboldoj! S-ro Espondo, kiu ĉiam intervenas en mian vivon kaj krom tio estas ege scivolema, aliĝis al nia grupo por aŭskulti nian interparoladon.
Mi nomu 'nian heroon' Karlo, spite al fakto, ke li ne estas sveda Herodoo. Mi uzos la nomon Karlo, por ke mi ne estu devigota ĉiam skribi 'nia heroo', kiu en si mem ne estas malvera, sed eble iĝos iom tede se mi devas ripeti tiun fakton tro ofte.
Mi klarigis al Karlo kaj 'la najbaro', ke mi intencas rakonti pri nia kunveno urboplace al la legantoj de mia informpaĝo. 'La najbaro' diris, ke mi kompreneble devas prezenti lin je sia propra nomo. Alie oni povas kredi, ke temas pri iu ajn najbaro.
'La najbaro' havas la nomon Petro, kiu etimologie signifas "Ŝtono". Ŝtono, siavice, estas rekta traduko de la sveda nomo 'Sten'. Tial ni nomu la najbaron 'Pär' ĉar tiel oni nomas mian fraton. Fakte, laŭ etimologiaj infromoj mi ja povus nomi mian fraton 'Sten" . Do, ek de nun mi ne bezonas skribi la frazparton 'la najbaro de nia heroo' sed tutsimple la vorton "Pär".
S-ro Espondo, kiu ĉiam intervenas en miajn aferojn, tuj protestis. Li opinias, ke la nomoj en esperantaj rakontoj ne estu literumataj per literoj, kiuj ne troviĝas en la alfabeto de Esperanto.
Do, ĉar la litero "ä" ne estas esperanta litero, mi devas akcepti, ke "la najbaro" devas esti nomata "Pero".
Kiam mi informis la grupon pri mia decido, Pero tuj demandis: - Kial vi ne nomas min je mia ĝusta nomo "Petro"? Mi ne ŝatas, ke oni misformigas mian nomon. Krom tio, la diferenco inter la nomoj Pero kaj Petro ja estas nur unu litero.
Espondo kiu ĉiam opinias sin scii pli bone ol aliaj homoj demandis: - Ĉu vi celas lit-eron aŭ eble li-teron? Estas tipa Esponda analizo de la vortoj esperantaj. Espondo kiu havas leĝeran varianton de disleksio aŭtomate faras tiajn analizojn, pro tio ke li devas kontroli, ĉu li perceptis la vortojn ĝuste. Karlo demandis: "Kial vi asertas, ke nur diferencas 'unu libron' inter Pero kaj Petro? "
Mi tuj korektis Karlon kaj diris sufiĉe laŭte: "Ne liBro sed liTero."
Frato Espondo kiu disleksie aŭdis la vorton "litro" asertis, ke li havas la firman opinion, ke kaj Petro kaj Karlo ambaŭ eltenas la saman volumenon da alkoholo, t.e. litroj, kiam ili legas 'librojn'.
Ŝajne s-ro Espondo memoris rakonton de Mikaelo Bronstein dum SEF-kongreso en la urbeto Hjo. Dum tiu kongreso li rakontis pri la kutimo kunporti 'librojn' al tendaroj en Rusio pro tio, ke oni ja malpermesis kunportadon de vitraj buteloj kun paroliga likvaĵo. Se s-ro Espondo ne memoras malĝuste, la plej paroliga 'libro' estis la 'Bokareva vortaro'.
Nun sufiĉas. Mi devas daŭrigi la rakonton:
Do, Petro la plej proksima najbaro de Karlo, renkontis Karlon surstrate, kiam li estis survoje al la urboplaco. Petro demandis Karlon, ĉu lia edzino finiĝis sian studon pri grekoj? Karlo, kiu je tiu momento ankoraŭ ne estis sufiĉe veka, kaj krom tio ja havas problemon aŭdi, kion aliaj diras, ne respondis la demandon tuj. La vizaĝo de Karlo indikis, ke li faras ege profundan analizon de la Petra demando.
Ja estas tiel, ke la sono de la litero go kaj la litero ko estas tiel similaj, ke Karlo pensis, ke Petro demandis: "Ĉu la edzino revenis el la banstrando?", ĉar 'kreko' ja povas signifi 'malgrandan golfon', kiun oni inter alie povas utiligi kiel natura haveneto. Tial Karlo respondis: "Ne, ŝi ne scipovas naĝi."
Petro, kiu tuj komprenis, ke Karlo misaŭdis, volis helpi Karlon kaj diris: "Ne, mi ne celas, ke ŝi studis havenetojn. Mi celis ŝiajn studojn de la greka lingvo."
Karlo cerbumis kelkajn sekundojn kaj diris kun granda rido: "Nu, ŝi kutime ŝatas rigardi naĝbirdojn. Mi scias, ke ŝi parolas anas-simile kiam ŝi grakas kaj klakas je vento facila pri sia fina venko. Tamen mi ne kredas, ke ŝi povas kompreni la 'krekan lingvon'. Tion nur la fama d-ro Malmultfaranto povas."

Kreko
Eugen Stasson (2005-10-02)