MIA URBO
Mi loĝas en la urbo Skövde. Ĝi situas proksimume 160 kilometrojn norde de la urbo Göteborg kie okazis la UK 2003. Vidu la mapon sube.

Mi faris filmon pri mia urbo Skövde. Ĝi daŭras proksimume 34 minutojn. Do, pro tio, ke mi ne disponas je multe da loko en mia TTT-ejo mi devis malgrandigi la ekranformaton de la filmo ĝis 180 x 144 bilderoj (pikseloj). Spite je tio la filmo ampleksas 14,4 .mb-ojn. Feliĉe la sono ne estas tro influtata de la malgrandigo de la filmkadro.
Se vi volas vidi la filmon spite la ĝia malperfekteco vi klaku ĉi tie. Daŭros plurajn minutojn anataŭ ol vi vidos la filmon se vi havas malrapidan aliron al la reto.