Maljuniĝi estas malbene,
ne eblas diri pli konvene.
Diableca estas la
proceso
kondukanta al forgeso.
Malbele ĉio pendas
la haŭt´ sekiĝas
la mens´ tediĝas
la memor´
velkiĝas.
Buŝo plenigita da falsaj dentoj
Brunaj makuloj, manoj kun sulkoj
Cerbumejo kun novaj difektoj
disas la pensojn en ĉiuj direktoj.
Hararo grize sur kapo hirtas
Reumatismo femuron suferigas
Palpebroj
kurtene pendas
Vejnoj roje serpentiĝas.
Finiĝis la erotiko
Neniam eta amikino
kun volupta rideto:
Bonvenas al lito.
Iam malsate mi panon mankis
La banko min maltraktis.
Nun mi posedas
kaj panon kaj bankon
sed la stomako diras: Ne dankon
Ne eblas diri pli konvene:
La vivo ŝajnas tute malbene.
Libere tradukita de KaGu:-} laŭ sveda originalo de anonima verkisto.