La malfacila lingvo
(aŭ Disleksiula poemo)

Lingvo lernebla aŭtodidakte
facilas paroli laŭ takte
Tion oni ja diras - fakte.
Ne parolu la vortojn fuŝe
prefere ne diru: aŭtobuŝe,
se veturo okazis - aŭtobuse.
Se vi eraron "ruse" evitas,
laŭdon vi certe ne meritas
ĉar lango via je "ruzo" glitas.
Se princo "sangas" al krono
li eble vundiĝis per korno aŭ sprono
sed fakte - Li ŝanĝis ĉapelon sur trono.
Senĉese mi grakas kaj klakas je vento facila
esperas pri venko la fina, post lukto jarmila
spitante la dirojn, ke furze ĝi estas utila.
S-ro Espondo
kiu malfacile distingas inter poezio kaj poezo.