Ĉu eblas rerakonti naciajn humuraĵojn en Esperanto?

 

Multaj opinias, ke Esperanto minimumigas la riskon esprimi sin malklare kiel ekz faras la dana ĉasisto en la suba dana historieto. Mi trovis la historieton en la diskutgrupo news.se.humaniora.svenska.

 

Jen la dana versio laŭ  Bertel  Lund Hansen.

 

"En jæger foræller sin ven om sin jagt:
- Jeg skød en hare på 100 meter.
- Det var en lang hare!
- Nej nej, jeg skød en hare med et gevær på 100 meter.
- Det var et langt gevær!
- Sludder og vrøvl, jeg stod på 100 meters afstand og skød en
hare med et gevær.
- Så var det godt at du skød først."
Hvis man *vil* misforstå, kan det som regel lade sig gøre.

ooo
 

Mi provis traduki ĝin kaj cerbumas ĉu oni povas "miskompreni" la aferon sammaniere en Esperanto.
 

" Ĉasisto rakontas pri sia ĉaso.
- Mi mortpafis kuniklon je cent metroj.
- Tio vere estas longa kuniklo.
- Ne, ne, mi pafis kuniklon kun pafilo je 100 metroj.
- Tio vere estas longa pafilo.
- Krible kaj krable, mi staris je centmetra distanco kaj pafis kuniklon kun pafilo.
- Tiam estis bone, ke vi pafis unue.


Konkludo: Se oni volas miskompreni tio tre ofte estas eble."

ooo

 

Tia tipo de lingvaj eraroj ŝajne povas okazi ankaŭ uzante Esperanton.   Iu kiu regas la prepoziciojn en Esperanto proponis, ke "oni prefere pafu kuniklon per pafilo". Tiu proponanto ŝajne ne perceptis, ke temas pri intenca misuzo de la prepozicio "kun" kaj ke gramatike ĝusta  prepozicio "per" mortigus la ŝercon.

 

Jen similaj ekzemploj.

 

Kastela servisto anoncas al la grafo, ke "Staras viro ekstere kun lignaj kruroj."

La grafo ordonis al la servisto: "Diru al la viro, ke ni ne bezonas tiajn krurojn."

 

ooo

 

En tiu kastelo troviĝis ankaŭ  grafino kiu ĉagrenigxis pro la tro oftaj vizitoj de fianĉo de juna servistino kaj tial severtone ordonis al la servistino: "Diru al via fianĉo, ke mi ne volas, ke li vizitu nin estonte. "

 

La servistino tuj respondis kolere: "Kia fiulo , ĉu li ankaŭ vizitis vin?"

ooo

 

La geedzoj en la kastelo ne ĉiam samopiniis kaj oni eĉ dum periodo ĉesis alparoli unu la alian. Anstataŭe oni petis kurieron peri sian opinion al la kontraŭulo.

 

La grafino iun tagon vizitis la bovinejon kaj rigardas kiel la virbovo Heroo gravedigas unu el la bovinoj.

 

La grafino scivoleme demandis la bovprizorgiston kiom da fojoj Heroo gravedigas bovinojn ĉiu jare. La bovprizorgisto respondis: 365 fojojn. Kun malica rideto la grafino petis la bovprizorgiston informi la grafon pri tio.

 

La bovprizorgisto tuj informis la grafon, ke la grafino petis lin informi la grafon, ke la virbovo Heroo povas gravedigi bovinon 365 fojojn  jare. Tiam la grafo demandis: "Ĉu sama bovino?"

 

 La bovprizorgisto honeste respondis, ke la virbovo ne gravedigis saman bovinon ĉiu foje, sed laŭvice ĉiujn bovinojn en ilia grego da 365 bovinoj.  La Grafo, kun same malica rideto kiel la grafino, petis la bovprizorgiston infomi la grafinon pri tio.

ooo

 

Alia ebleco ja estas, ke oni intence faras eraron uzante la korelativa tabelo. Jen du klasikaj ekzemploj:

 

Tablo aĉeteblas ĉe s-ino Mala, kiu havas rondajn piedojn. 

Botelo perdita de doktoro Pilolo, kiu havas korkon en la kolon.

 

ooo

 

Surprizigaj respondoj de unu el la interparolantoj ankaŭ povas esti perceptata kiel ridiga.

 

La mastrino informis sian hejmservistinon, ke necesas fari zorgan purigandon de la hejmo kaj demandas:

"Kion vi kutime faras unue je zorga purigado?"

"Mi kutime rezignas mian postenon", respondis la servistino.

ooo

 

La mastrino iam ordonis  la hejmservistinon iri al la librovendejo por mendi la libron "Kiel oni konservas sian junecan aspekton".  "Kompreneble sinjorino, mi iros tuj. Ĉu mi menciu, ke urĝas?".

 

ooo

"Mi petas pardonon sinjorino,  kiel mi ĝuste infomu la gastojn, ke la manĝaĵo pretas? Ĉu mi diru 'La manĝaĵo estas preta' aŭ 'La manĝaĵo estas surtabligita?

 

La mastrino murmuris obtuze: "Se ĝi estos tia kiel hieraŭ vi prefere diru: 'La manĝaĵo estas bruldifektita.' "

 

ooo

 

Spite al fakto, ke la grafaj geedzoj ŝajne sufiĉe malofte kuniĝis ili bezonis dungi infanvartistinon. La grafo metis anoncon en la gazeto kaj la grafino faris la dung-intervjuojn. La grafino  malaprobis kompetentan virinon nur pro tio, ke ŝi estas  tro malalta por esti infanvaritsino kaj informis la laborserĉantinon pri tio..

 

La malaprobita virino tiam diris, ke tio ja estas avantaĝo, ĉar se la infano hazarde falus el ŝiaj manoj ĝi ja ne falos longan distancon.

ooo 

 

Alia kampo kiu ankaŭ povas kaŭzi ridetojn estas kiam infanoj ne agas laŭ la logiko de plenkreskuloj. Jen kelkaj ekzemploj.

 

- Karlo kial via frato Euŝeno ploras ?

- Li ploras ĉar mi manĝas mian kukon sen doni peceton al li.

- Tamen, ankaŭ li ja ricevis kukon.

- Jes, kaj li ploris eĉ pli laŭte kiam mi manĝis lian kukon.

ooo

 

-Karlo, nia kanaribirdo estas malaperinta!

-Strange, ĝi ja estis ĉi tie kiam mi provis purigi ĝin per la polvsuĉilo.

ooo

 

Estis la vespero antaŭ la tago de patroj kiam 6-jara knabo diris al sia patro.

- Mi scias kion vi ricevos morgaŭ!

- Do, diru al mi, diris la patro.

- Ne, respondis la 6-jarulo, estas sekreto.

- Ĉu via pli juna frato scias kion mi ricevos? demandis la patro.

- Jes, kompreneble, tamen li ja nur estas trijara kaj li ne povas diri la vorton "torto".

ooo

 

Antaŭ ol la gepatroj foriris al la teatro ili admonis siajn infanojn kaj petis ilin "esti bonaj infanoj".

Kompreneble la infanoj asertis, ke tiaj ili estos dum la malĉesto de la gepatroj.

 

Kiam la gepatroj revenis hejmen oni kompreneble demandis, ĉu la infanoj "estis bonaj infanoj" dum kiam ili forestis?

 

La plej aĝa knabo diris: Jes, tamen nia kato mortis.

-Kiel tio okazis? demandis la patro.

-Ni lavis ĝin! respondis la knabo.

-Tamen tio ja ne povas esti mortiga! diris la patro.

-Ne, respondis la knabo, tamen ĝi mortis kiam ni kalandris ĝin.

ooo

 

Alia kategorio, kiu estas utila kiam temas pri humuraj rakontoj, estas kamparanoj. Jen kelkaj ekzemploj.

 

Du agrikulturistoj, aŭ se vi preferas kamparanoj, nomataj Spiko kaj Faruno sidis en restoracio kaj blagis pri siaj mallaboremaj servistoj.

 

-Mia servisto certe estas la plej mallaborema viro en ĉi tiu gubernio, diris Spiko.

-Mia certe estas la plej mallaborema en la tuta lando, diris Faruno.

 

Ĉar ili ne povis interkonsenti pri la afero la kamaparanoj decidis, ke ili iru al sia respektiva bieno kaj konntrolu kiom mallaboremaj la servistoj estas.

 

Veninte al la bieno de kamaprano Spiko ili povis konstati, ke la servisto jam dormis en sia lito spite, ke la horindikilo sur la horloĝo montris al la 10:a  horo matene.

 

Kamparano Faruno konfesis, ke la servisto de lia kolego ja vere estas mallaborema, tamen Faruno daŭre opinias, ke lia servisto estas pli mallaborema. Tial ili daŭrigis al la bieno de Faruno.

 

Veninte tien  ili vidas, ke la servisto sidas sur la ŝtupareto ekster la dometo kie li loĝas.

 

Spiko tuj diris: Nun vi vidas, ke mia servisto estas la plej mallaborema.

 

Kiam ili venis pli proksime ili rimarkis, ke la servisto ploris kaj, ke li plendas pri fortaj doloroj. 

 

Faruno proponis, ke oni alvoku kuraciston. Tamen, la servisto asertis, ke tio ne necesas ĉar la kaŭzo, ke li havas fortajn dolorojn estas, ke li sidas sur sia testikujo.

ooo

 

Interparolo pri porkoj.

-Ĉu vi ne timas, ke viaj ege malgrasaj porkoj fuĝos tra la fendoj en la barilo?

-Ne, mi faris nodon sur iliaj vostoj.

ooo

 

Dum vojaĝo eksterlanden Faruno intencis skribi leteron al sia edzino Mala sed li ne sciis kion skribi enkonduke.

- Skribu: "Kara Mala!", proponis Spiko.

- Ne tio ne eblas. Tiam ŝi kredos, ke mi estas ebria, respondis Faruno.

ooo

Hejmenveninte Spiko telefonis al Faruno. Jen la konversacio.

 

- Saluton Faruno! Kiel vi fartas?

- Saluton Spiko! Dankon, mi fartas bone. Kiel vi fartas?

- Nu, pri mi mem ne estas problemo.

- Tio ja estas bone. Ĉu vi finis la printempa plugadon.

- Jes, kaj vi, ĉu vi ankaŭ estas preta?

- Ne, mia traktoro paneis.

- Kia katastrofo, ke la traktoro paneis. Kiel tio okazis.

- Estis mia servisto Nenifaranto kiu paneigis la traktoron.

- Nenifaranto! Ĉu ne estas li kiu gravedigis vian filinon?

- Jes, estas li. Li estas damne mallerta.

ooo

 

Ofte ne estas eble traduki nacilingvajn humuraĵojn pro tio, ke la humura efiko baziĝas je naciaj vortoj kun pluraj signifoj.

 

En humuraĵo, kiu rilatas al piloloj kun simila efiko kiel VIAGRA-piloj, oni utiligas la plursencon de la sveda vorto "stå" (stari).

 

Svedlingve homo povas stari. Kelkfoje oni diras, ke "staras en la gazeto" kiam oni volas diri, ke eblas legi pri certa afero en la gazeto. Ankaŭ erektita peniso povas "stari".  Plej grave por la historieto estas, ke horloĝo povas "stari" kiam ĝia baterio aŭ risorto ĉesas liveri forton al la horloĝa mekanismo.

 

Do: La supre menciita Grafo ja havis iom da problemoj servi al sia edzino laŭ ŝiaj bezonoj. La grafo tial iris al la kuracisto kaj petis medikamenton kiu povus helpi lin erektigi la penison.

 

La kuracisto donis al la Grafo tri pilolojn, kiuj laŭdire efikos post minuto. La plej bona afero pri tiuj piloloj estas, ke la Grafo povis ĉesigi la efikon je bezono, se li klare diras "ŝŝŝ...". Krom tio. Oni devas konservi la pilolojn en loko kie la aero ne povas atingi ilin.

 

La lastaj informoj donas eblecon raktonti du versioj de la humuraĵo.

 

1. La grafo dankis sian kuraciston kaj cerbumis kie li metu la pilolojn. Tiam li ekpensis pri sia poŝhorloĝo kiu ja estas ekipita per malfermebla  horloĝkovrilo je la dorsa parto. La grafo do metis la pilolojn tie kaj iris hejmen.

 

Veninte hejmen  li renkontis sian edzinon, kiu demandis, "Kioma horo estas?"  La Grafo elpoŝigis sian horloĝon kaj vidis, je sia surprizo, ke la horloĝo ĉesis funkcii pro tio, ke indikilo por horoj estas erektata. (svedlinge la horloĝo "staris" t.e. ĝi ĉesis funkcii).

---

 

2. La grafo dankis sian kuraciston kaj cerbumis kie li metu la pilolojn. Tiam li ekpensis pri sia poŝhorloĝo kiu ja estas ekipita per malfermebla  horloĝkovrilo. La grafo metis la pilolojn tie kaj iris hejmen.

 

La Grafo venis hejmen sufiĉe malfrue en la vespero, tial li glutis unu el la piloloj antaŭ ol li malfermis la pordon de la kastelo. Enirinte la hundo komencis boji kaj tial la Grafo diris "ŜŜŜŜ---" por ke la hundo ĉesu boji. La Grafo tuj sentis la efikon de la ordono kaj  tuj glutis ankoraŭ unu pilolon por rehavi la bonan efikon.

 

 Tamen la Grafo ne paŝis multajn paŝojn antaŭ ol li renkontis sian balbutantan serviston kiu diris "Aaatentu kkke llla dddua ŝŝŝtuparo eeestas ddanĝera."

 

"Krible kaj krable", pensis la Grafo kaj glutis sian trian kaj lastan pilolon.  Tamen enirinte la dormoĉambron lia edzino, la Grafino, diras admone  "ŜŜŜŜ... ne bruu tiel, vi ja vekas la infanojn."

ooo

 

Antaŭ multaj jaroj mi legis humuraĵon en la angla lingvo kiun mi plurfoje provis traduki al la sveda kaj al Esperanto,
Jen gxi, eĉ se ĝi estas iom lama.

Viro eniris restoracion kie la servistinoj estas vestitaj en bikinoj. Unu el tiuj servistinoj portis tatuajxojn de la litero R sur ambaŭ siaj sidvangoj. Kiam ŝi  movis sin sur siaj altaj kalkanumoj la tatuaĵoj ankaŭ  moviĝis sur la sidvangoj.

La gasto miriis pro la forta skota akĉento de la servistino kiam ŝi informis lin, ke la plado por la tago estas "rrrostita porrrkajo kun rrrugaj rrrafanoj".

La gasto ne povis sin deteni fari komenton: Vi ja vere rulas viajn ro-ojn! (anglalingve: You really have rolling ar's)

La servistino tuj respondis: Jes s-ro, tio estas pro miaj altaj kalkanumoj. (anglalingve: Jes sir it's them high heels)

ooo